Fileo
De Indianopedia
(Redirigido desde Fileoj)
Fileo, el la greka lingvo φυλή , estas la nomo kiun ricevas transnacia komunumo kiu havigas aŭ celas al si ekonomion aŭ propran entreprenan aŭ komercan teksaĵon por sekurigi sian aŭtonomecon.
Karakterizaĵoj de fileo
Ĉiun fileon karakterizas:
- la transnacieco de ties kolektiva identeco kaj ties entreprena praktiko
- organiziĝi je du paralelaj planoj:
- tiu komunuma
- tiu ekonomia(akciaj societoj, fondaĵo, demokratia entrepreno, ktp..)
La indiana fileo
la modelon de fileo de La Indias karakterizas:
- organizo de ties komunuma vivo laŭ interkonsiliĝa procezo kiu celas garantii la maksimuman individuan liberecon prenante sur sin diversecon sen submeti malplimultojn al plimultoj, tio estas, kiel plurarkio
- kaj ties financa kaj komerca strukturo laŭ la principo de ekonomia demokratio.