Sufiksoj REGI - LAND - I - UJ
De Indianopedia
Oni uzadas sufiksece tiujn ĉi kvar lingvoelementojn por klare distingi -kaj ne fali en naciismajn kaptilojn- inter ŝtato, teritorio, ĉu imagita ĉu reala komunumo kaj imagita komunumo el nacia identeco.
Ĉi tia sufikseca uzado de tiuj ĉi lingvoelementoj fontas el sekvado de propono -por neŭtrigi la nomojn de la ŝtatoj- de Zamenhof kaj indiana transnacia rigardo.
| | |
Ĉi-sube pli detale:
Contenido |
REGI
REGI = «ŝtato». ŝtato estas organismo kiu plenumas aŭ celas plenumi suverenecon sur teritorio. Tial oni nomas ilin laŭ la urbo kie sidas la respektiva suverececo.
Ekzemploj:
- Madridregio = ŝtato kies suvereneco sidas en Madrido
- Montevideoregio = ŝtato kies suvereneco sidas en Montevideo
- Otavoregio = ŝtato kies suvereneco sidas en Otavo
LAND
LAND «teritorio». Per ĝi oni montras, la teritoriojn regatajn de la ŝtatoj senigitajn je etna subsenco.
- Parizlando = simple montras la teritorion kiu estas sub la regado de la ŝtato Parizregio.
- Otavolando = simple montras la teritorion kiu estas sub la regado de la ŝtato Otavoregio.
I
I «ĉu reala ĉu imagita komunumo». oni uzas ĝin por montri komunumojn, ĉu imagitajn aŭ realajn.
- la ludamantio, tio estas la imagita komunumo kiun formas la ludamantoj
- la esperantio, tio estas la imagita komunumo kiun formas la esperantoparolantoj
- la indianio, tio estas la reala komunumo kiun formas la indianoj
Klarigo: Per ĉi sufikso oni montras kaj simple referencajn komunumojn kiel la ludantion kaj sintezajn komunumojn kies realeco aŭ imagiteco dependas de kiel ili difinas sin.
UJ
UJ «imagita komunumo artikiĝinta sur nacia identeco». oni uzas tiun ĉi sufikson por montri tiujn imagitajn komunumojn kiujn formas tiuj kiuj konsideras nacian identecon kiel sian patrujon. Atentu! -uj- tute ne referencas al teritorio aŭ ŝtato, tio estas, ĝi limiĝas por la imagitaj komunumoj de samnacianoj.
- Hispanujo = la komunumo malteritorigita de tiuj kiuj sentas kaj rekonas sin hispanoj
- Eŭskujo = la komunumo malteritorigita de tiuj kiuj sentas kaj rekonas sin eŭskoj